Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina "Leĝo pri diplomatiaj senditoj de Ĉinio" en leĝdona procezo

Wang Guangya, vicministro de ĉina ministerio pri eksteraj aferoj

La 22-an de junio la ĉina "Leĝo pri diplomatiaj senditoj de Ĉinio" ekiris en leĝdonan procezon.

La projekto de la leĝo prezentita la 22-an de junio al la ĉina leĝdona institucio, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, referencas la internacian ĝeneralan agmanieron, celas normigi administradon super la diplomatiaj senditoj, garantii iliajn rajtojn kaj interesojn, kaj garantii laŭleĝan funkciadon de ĉinaj diplomatiaj institucioj en aliaj landoj.

Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn kun 171 landoj kaj la diplomatiaj senditoj proksimiĝas al 5000.