|
Pagodaro de la templo Shaolin,
unu el la historiaj ruinoj de Songshan-monto, estas tombejo
de bonzoj. |
La 22-an de junio malfermiĝis en Sevilo, Hispanio,
la 33-a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko. La sesio
ekzamenos la peticiojn prezentitajn de membrolandoj pri enmeto de
30 novaj heredaĵoj en la Liston de Mondaj Heredaĵoj. Ĉi-foje Ĉinio
peticiis enmeti en la Liston de Mondaj Heredaĵoj la historian ruinon
Songshan-monton kiel kulturan heredaĵon kaj la monton Wutai kiel
naturan kaj kulturan heredaĵon.
Ĉi-foje 35 membrolandoj faris peticiojn, inkluzive
de Burkino, Kabo-Verda kaj Kirgizio, kiuj ankoraŭ ne havas heredaĵon
enlistigitan en la Listo de Mondaj Heredaĵoj. La peticioj koncernas
kvar naturajn heredaĵojn, 23 kulturajn heredaĵojn kaj tri naturajn
kaj kulturajn heredaĵojn, inter kiuj kvar estas translandlimaj heredaĵoj.
|
Tayuan-templo sur la monto
Wutai en Shanxi-provinco |
Ĝis nun la Listo de Mondaj Heredaĵoj enlistigis 878
mondajn heredaĵojn kun “elstaraj valoroj”, inkluzive de 679 kulturaj
heredaĵoj, 174 naturaj heredaĵoj kaj 25 naturaj kaj kulturaj heredaĵoj.
Ĉinio posedas 37 mondajn heredaĵojn.
|