Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio realigos altan produktokvanton de la somera greno en 6 sinsekvaj jaroj

Laŭ antaŭkalkulo de la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio, ĉi-jare la totala produktokvanto de la somera greno superos 122.5 miliardojn da kilogramoj, kaj Ĉinio realigos la altan produktokvanton de la somera greno en 6 sinsekvaj jaroj, tio estos la unua fojo de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

La produktokvanto de la somera greno okupas ĉirkaŭ kvinonon de la totala grena produktokvanto de Ĉinio. En 2008, la grena produktokvanto de Ĉinio atingis 528.50 milionojn da tunoj.