Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio volas profundigi strategian kunlaboron kun Tajlando

La 24-an de junio en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke Ĉinio volas kune kun Tajlando pliprofundigi strategian kunlaboron kaj efike protekti la komunajn interesojn.

Interparolante kun tajlanda ĉefministro Abhisit Vejjajiva, vizitanta Ĉinion, Wen Jiabao proponis por la du flankoj teni intimajn interkomunikadon kaj interkonsiliĝon pri la duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj problemoj, serioze plenumi "Interkonsenton pri Grandigo kaj Profundigo de la Duflanka Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro", daŭrigi la stabilan disvolvadon de komerco per efikaj rimedoj kaj kune venki la influon de la internacia financa krizo. Wen diris, ke la ĉina registaro instigas kaj subtenas ĉinajn entreprenojn investi en Tajlando kaj partopreni en tajlanda infrastrukturo.