Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Prifosata ruino de pekin-homo

Arkeologoj en prifosado.

La 24-an de junio oni komencis grandskalan protektan prifosadon al la ruino Zhoukoudian, kiu sensaciis en la mondo pro eltrovo de la fosilio de pekin-homa kranio. Ĝi estas la unua grandskala prifosado post tiu en 1937.

La ruino, kiu situas sudokcidente de Pekino je 50 kilometroj, estas unu el la mondfamaj ruinoj de prahomoj. Je la 4-a posttagmeze de la 2-a de decembro 1929, Pei Wenzhong, ĉina paleoantropologo, eltrovis la unuan fosilion de kompleta kranio de Pekin-homo en "prahoma groto" ĉe Zhoukoudian, sekve de tio Zhoukoudian fariĝis mondfama origino de prahomoj.

Arkeologoj faras mezuradon.

Gao Xing, vicdirektoro de Instituto pri Vertebrula Paleontologio kaj Paleoantropologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, konigis, ke oni prifosas 20 kvadratajn metrojn laǔ la okcidenta muro de "prahoma groto".

Gao opiniis, ke dum la prifosado arkeologoj ne ignoros ajnan eblecon de grava eltrovo, inkluzive de best-fosilioj, ŝtonaj instrumentoj kaj postsignoj de fajro-uzado, "estas bonŝance se ni povas eltrovi kranion, tamen ĝi ne estas celo de nia protekta prifosado."

Ruino Zhoukoudian estis enlistigita en la Liston de Mondaj Heradaĵoj de Unesko decembre de 1987, kaj ĝis nun estis trovitaj 27 lokoj de fosilioj de prahomoj, palevertebrulaj kaj prakulturo, inter kiuj estis fosilio de kranio de Pekin-homo.