Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kaj Turkio plifortigos kunlaboron kontraŭ terorismo

La 25-an de junio en Pekino ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis kun turka prezidento Abdullah Gul. La du ŝtatestroj unuanime konsentis plifortigi kunlaboron kontraŭ terorismo.

Hu Jintao diris, ke Ĉinio kaj Turkio devas perfektigi koncernan dialogan mekanismon kaj alpreni efikajn rimedojn por batali kontraŭ "la tri fortoj" kaj translanda krimado organizita kaj protekti pacon kaj trankvilon en siaj landoj kaj regionoj. Abdullah Gul diris, ke Turkio firme oponas kontraŭ terorismo, malpermesas ekziston de iu ajn terorisma organizaĵo en Turkio kaj volontas kune kun Ĉinio plifortigi kunlaboron kontraŭ terorismo.