Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio amendis "Leĝon pri Statistiko"

La 27-an de junio, Ĉinio plenumis amendon al "Leĝo pri Statistiko" praktikita en la pasintaj 26 jaroj. La amendo celas pluapaŝe altigi la donitaĵo-statistikan kvaliton, preventi kaj puni falsadon kaj trompadon.

La amendita "Leĝo pri Statistiko" faris detalajn difinojn por preventado de la administrista interveno en la donitaĵo-statistikon, kaj plifortigis punon al falsaj kaj trompaj agoj.

La amendita "Leĝo pri Statistiko" estos efektivigata ekde la 1-a de januaro en la venonta jaro.