Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la 4-a Internacia Foiro por Detalaj Korporacioj

La 28-an de junio en la Internacia Ekspozicia Centro de Nankino inaŭguriĝis la 4-a Internacia Foiro por Detalaj Korporacioj, kune okazigita de la Komerca Ministerio de Ĉinio kaj Jiangsu-a Popola Registaro.

En la foiro eksponiĝas pli ol dek mil specoj da produktoj en 400 kategorioj. Wal-mart, Carrefour kaj aliaj kelkdekaj translandaj detalaj korporacioj unuafoje submetis aĉet-liston de produktoj por eksportado.

Dum la foiro pli ol mil manufakturoj, proviz-komercistoj kaj proksimume 500 detalaj magnatoj ĉinaj kaj alilandaj interkontraktas kaj faras komercadon por kune fronti la malbonan influon al la merkato kaǔzitan de la internacia financa krizo.

Dum la foiro okazas ankaǔ intertraktado pri enlanda vendado de eksportaĵoj.