|    La 16-an de januaro Xuan Changneng, estro de la Financa 
              Instituto sub la Ĉina Popola Banko, diris en Pekino, ke estas malprave 
              imputi la fonton de la financa krizo al Ĉinio kaj al novemerĝanta 
              merkato.  Lastatempe iuj okcidentaj erudiciuloj kaj politikistoj 
              riproĉis, ke alta deponado de Ĉinio kaj aliaj landoj instigis trokonsumadon 
              kaj ŝaŭmon de la kapitala prezo de Usono, kaj tio estas fonto de 
              la financa krizo.  Kontraŭ tio, Yi Changneng diris en gazetara konferenco 
              okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, 
              ke fakte la financan krizon kaŭzis ekonomia mispolitiko de Usono, 
              manko de financa administrado kaj neglektado de financa instituto 
              pri regado super krizo kaj similaj faktoroj.  Li diris ankaŭ, ke la tuta mondo aktive frontas al la 
              financa krizo kaj estas necesa memkritiko. Nur kun la spirito de 
              memkritiko, oni povas ĉerpi pozitivajn lecionojn el la financa krizo 
              kaj preventi la refojan. 
             |