Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Necesas bone fari kontraŭkatastrofajn laborojn

Lastatempe, ĉina vicĉefministro Hui Liangyu faris inspektadon en la tertremitaj regionoj de la provinco Sichuan. Li akcentis, ke oni devas ĉiam meti la popolan sekurecon sur la unuan lokon, bone fari kontraŭinundan kaj perdo-reduktan laborojn, kaj doni fortan garantion al la post-tertrema rekonstruado, ekonomia kaj socia evoluado.

Hui Liangyu venis al Mianyang, Deyang, Dujiangyan kaj aliaj lokoj, kiuj suferis seriozan damaĝon en la fortega tertremo okazinta en la 12-a de majo pasintjare, inspektis la post-katastrofan rekonstruadon, kaj detale informiĝis pri produktado kaj vivo de la plagitaj popolanoj.

Li emfazis, ke la rekonstrua tasko de Sichuan restas tre peza, necesas pluapaŝe mobilizi la aktivecon de diversaj flankoj, daŭre penadi por plenumi la 3-jaran taskon en 2 jaroj.