Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Enirbiletoj de ŜME vendiĝas al individuoj

Enirbiletoj de ŜME

De la 1-a de julio vendiĝas al individoj enirbiletoj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), kiuj estas dividitaj en biletojn por fiksa dato kaj ordinarajn biletojn.

La vendado daŭros de la 1-a de julio ĝis la 31-a de decembro de la kuranta jaro. La prezoj estas 180 kaj 140 juanoj respektive por biletoj por fiksa dato kaj ordinaraj biletoj. Oni povas aĉeti ilin sen montri ia ajn atestilon.

Bilet-vendado

La biletoj estas akireblaj ĉe 2796 giĉetoj en 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio. Ĉina Mobilo, Ĉina Telekomuniko, Banko de Komunikado kaj Ĉina Poŝto estas enlandaj agentoj por vendado de la biletoj. La publiko povas ankaǔ mendi per telefonoj aǔ retejoj de la agentoj.

Alilandaj individuoj povas aĉeti biletojn ĉe agentoj en Hongkong, Makao kaj Taiwan de Ĉinio, Japanio, Usono, Kanado kaj oceaniaj regionoj.