Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina-Afrika Disvolva Fonduso aranĝis investon al Afriko

La 30-an de junio Chi Jianxin, direktoro de la Ĉina-Afrika Disvolva Fonduso, diris en Pekino, ke ekde funkciigo de la fonduso en junio de 2007, ĝi jam aranĝis pli ol 20 investajn programojn al Afriko kaj la totala investa sumo superis 500 milionojn da usonaj dolaroj.

La Ĉina-Afrika Disvolva Fonduso, unu el la ok gravaj rimedoj por ĉina-afrika kunlaboro, prezentita en la Pekina Pinta Konferenco de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en decembro de 2006, celas subteni ĉinajn entreprenojn en ilia investo al afrikaj landoj.