Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaǔguriĝis la 25-a Monda Universitata Sportkunveno

Je la 20-a horo de la 1-a de julio laǔ la loka tempo la 25-a Monda Universitata Sportkunveno inaǔguriĝis en la Stadiono de Belgrado en la ĉefurbo de Serbio.

Proksimume dek mil sportistoj el 142 landoj kaj regionoj konkursos en matĉoj de 15 sportbranĉoj kaj 201 disciplinoj dum la sportkunveno daǔronta 12 tagojn.

Ĉina delegacio kun pli ol 400 sportistoj el 75 superaj lernejoj partoprenos en konkursoj de ĉiuj disciplinoj.