Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis Monda Pensbanka Pintkunveno en Pekino

La 2-an de julio en Pekino inaŭguriĝis Monda Pensbanka Pintkunveno, kiu estas gastigata de Ĉina Centro por Internacia Ekonomia Interŝanĝo.

En la inaŭguro ĉina vicĉefministro Li Keqiang donis salutvortojn. Li diris, ke Ĉinio plue larĝigos la malfermon, persiste efektivigos strategion pri reciproka utilo kaj ambaŭflanka gajno, oponos kontraŭ investa kaj komerca protektismo en ajna formo, realigos memdisvolvadon kaj akcelos komunan disvolvadon de la mondo en internacia kunlaboro.

Romano Prodi, eksprezidanto de Komisiono de EU kaj itala eksĉefministro, diris, ke okazigo de la Monda Pensbanka Pintkunveno montras, ke Ĉinio volas ludi kernan rolon kaj porti pli kaj pli gravan respondecon en la internacia socio.