Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Serioza perforta evento okazis en Urumqi

Fajrobrigado kontraǔ fajrigitaj aǔtobusoj

La 5-an de julio en Urumqi, Xinjiang, okazis serioza perforta evento. La separatisma organizo "Monda Ujgura Kongreso", estrata de separatistino Rebiya Kadeer, instigis homojn al tumulto per interreto kaj aliaj kanaloj. Ĝi demagogie provokis: "Estu bravaj" kaj "faru la aferon granda".

Je la 20-a horo tiutage iuj krimuloj faris batadon, frakasadon, rabadon kaj bruligadon ĉe la Popola Placo, strato Jiefang, granda bazaro, suda parto de Xinhua-strato, Ekstera Ringvojo kaj aliaj lokoj.

Medicinistoj savas vunditon.

La perforta evento jam mortigis 156 homojn kaj vundis pli ol 1000 homojn. En la evento 260 aǔtoj estis difektitaj, 203 ĉambroj por vendado kaj 14 ĉambroj por loĝado detruitaj. La krimuloj faris fajron en 220 lokoj kaj du etaĝdomoj estis forbruligitaj.

La faktoj montras, ke la tumulto estis planita kaj komandita de eksterlanda forto kaj plenumita de la enlanda. La Xinjiang-a registaro donis grandan atenton al la evento kaj sendis policanojn por trakti ĝin. Nun la situacio estas regita.