La 15-an de junuaro Ĉinio kaj Usono subskribis en la
ŝtata konsilantaro de Usono memorandon por limigi antikvajn ĉinajn
objektojn eniri en Usonon.
Laŭ la memorando, Usono limigos importadon de ĉinaj
kulturaj heradaĵoj, kiaj arkeologiaj objektoj inter la jaro 75000
a.K. kaj la jaro 907, kaj antikvaj skulptaĵoj kaj freskoj antaŭ
pli ol 250 jaroj. La du registaroj kunlaboros por bati kontraŭleĝan
kontrabandon de ĉinaj anktivaj objektoj al Usono. La memorando estos
valida por kvin jaroj kaj daŭrigebla.
Rilata respondeculo de la Ĉina Ŝtata Buroo de Historiaj
Restaĵoj diris, ke laŭ koncernaj internaciaj leĝoj kaj konvencioj,
Ĉinio ankoraŭ rezervas al si la rajton postuli redonon de la antikvaj
objektoj kontraŭleĝe enportitajn en aliajn landojn.
Antaŭ tio Ĉinio subskribis similan interkonsenton kun
Peruo, Hindio, Italio, Filipinoj, Grekio, Ĉilio, Cipro kaj Venezuelo.
|