Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao kaj Giorgio Napolitano faris interparolon

La 6-an de julio laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Hu Jintao kaj itala prezidento Giorgio Napolitano faris interparolon.

Hu Jintao diris, ke Ĉinio volas kune kun la itala flanko disvolvi la amike kunlaboran tradicion de la du landoj, trakti atakon de la internacia financa krizo kaj antaŭenpuŝi la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Italio al nova etapo.

Hu Jintao elmetis 5 proponojn pri disvolvo de la dulandaj rilatoj.

Giorgio Napolitano diris, ke la paca kaj harmonia disvolviĝo de Ĉinio estas grava kontribuo al la mondo. Italio alte taksas ĉinajn rimedojn kontraŭ la internacia financa krizo kaj ĝojas pro efiko de ĉinaj politikoj kaj rimedoj por akcelo de ekonomia disvolvado.