Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kontoreguligo per Renminbi por translanda komerco ekprovata en Ŝanhajo

La 6-an de julio kontoreguligo per Renminbi (ĉina mono) por translanda komerco estas ekprovata en Ŝanhajo. Ŝanhaja filio de la Ĉina Banko kaj tiu de la Komunika Banko plenumis la unuan operacion de kontoreguligo per Renminbi por ricevo de monsumo de varoj, eksportitaj de entrepreno sur la ĉeftero de Ĉinio al Hongkong, kaj tiun por translanda monsendo.

Su Ning, vicestro de la Ĉina Banko, diris, ke kontoreguligo per Renminbi por translanda komerco utilas al alilandaj entreprenoj eviti riskon de valuta kurzo kaj malaltigi la koston de monsendo. La kontoreguligo per Renminbi ankaŭ simpligas la formalaĵon de kontoreguligo por entreprenoj.