Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio reguligos rimedon kontraŭ gripo A/H1N1

Pro disvastiĝo de la gripo A/H1N1 Ĉinio reguligos kaj perfektigos rimedon kontraŭ la malsano.

Laŭ konigo de la Ĉina Ministerio pri Sano en la 6-a de julio, Ĉinio klasifike praktikos kuracadon kaj kvarantenigon al malsamaj personoj: intimaj kontaktintoj kaj negravaj pacientoj povas esti kvarantenigataj kaj kuracataj hejme post taksado de profesiaj institucioj.

Ĝis la 22-a horo de la 7-a de julio, la ĉeftero de Ĉinio havis 1151 konfirmitajn kazojn, neniu el la pacientoj mortis.