Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

ŜKO publikigis deklaron pri la Evento de la 5-a de Julio en Urumqi

La 11-an de julio la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) publikigis deklaron pri la Evento de la 5-a de Julio okazinta en Urumqi.

La deklaro esprimas sinceran simpation al la familianoj kaj parencoj de la senkulpaj viktimoj dum la violento okazinta en Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.

La deklaro diras, ke la membrolandoj de ŜKO opinias, ke la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas neapartigebla parto de la teritorio de la Ĉina Popola Respubliko, kaj la tie okazinta evento tute apartenas al la internaj aferoj de la Ĉina Popola Respubliko. La rimedoj laŭleĝe alprenitaj de la ĉina registaro por defendi la socian stabilecon de Xinjiang kredeble plejfrue renormaligos la situacion kaj ordon de lokaj produktado kaj vivo.

La deklaro diras ankaŭ, ke la membrolandoj de ŜKO plifortigos sian kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo, separatismo, ekstremismo kaj translanda krimado, kaj kune protektos sekurecon kaj stabilecon de siaj regionoj.

ŜKO, fondita en Ŝanhajo en la 15-a de junio 2001, konsistas el Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio.