Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

ĜM daŭre disvolvos aŭtajn operaciojn en Ĉinio

Vespere de la 10-a de julio la Korporacio Ĝeneralaj Motoroj de Usono (ĜM) proklamis, ke ĝi sin liberigis de procedo de bankrota protektado, kaj eniris en la tutgloban aŭtan merkaton per la figuro de "Nova Korporacio Ĝeneralaj Motoroj". Intervjuate la 11-an en Ŝanhajo, prezidanto de ĝia ĉina filio Kevin E. Wale diris, ke la korporacio plenforte kaj aktive disvolvos siajn operaciojn kaj daŭre tenos sian gvidan pozicion en Ĉinio.