Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Nova kampara koopera medicina servo kovras la tutan landon

La 13-an de julio la Ĉina Ministerio de Sano informis, ke ĝis la unua trimestro de la kuranta jaro, sume 830 milionoj da ĉinaj kamparanoj aliĝis al la nova koopera medicina servo por kamparanoj. La servo kovras la tutan landon kaj reduktas la kuracan ŝarĝon de la loĝantoj en la kamparo.

La nova koopera medicina servo de Ĉinio por kamparanoj fondiĝis en la jaro 2003, kun la celo helpi la kamparanojn en la kuraca pagado kontraŭ gravaj malsanoj.