Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pasaĝera vaporŝipo ekvojaĝis inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo

La 13-an de julio la vaporŝipo Xinjinqiao II portanta 630 pasaĝerojn el 19 turismaj grupoj ekveturis de Fuzhou de la ĉina ĉeftero, al la haveno Keelung de Taiwan. Tio estas la unua pasaĝera vaporŝipo inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo. La pasaĝeroj vojaĝos en Taiwan 6-8 tagojn.

La 150-marmejla navigacio daǔris dek horojn. Tio estas alia rompo post la rekta navigacio de kargoŝipoj inter la du bordoj lanĉita en la 15-a de decembro 2008.

Lian Jianyong, vicurbestro de Fuzhou, diris: "La rekta navigacio de pasaĝeraj vaporŝipoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo multe faciligas interŝanĝojn de varoj kaj homoj de la du bordoj. Taiwan-aj komercistoj investantaj en fabrika industrio sur la ĉina ĉeftero povas rekte per ŝipoj transporti maŝinajn pecojn inter la du bordoj, kaj fruktoj kaj akvo-produktoj en Taiwan povas atingi la ĉefteron en unu tago. Tio helpas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du bordoj en la kampoj agrikultura, turisma kaj financa."