Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ŝanĝi malnovajn aŭtojn kaj hejmajn elektrajn aparatojn kontraŭ la novaj incitos konsumadon de 500 miliardoj da juanoj

La 14-an de julio Chen Deming, ĉina ministro pri komerco, diris en Pekino, ke laŭ prognozaj donitaĵoj, ĉi-jare la nombro de eluzitaj aŭtoj en Ĉinio atingos 27 milionojn kaj tiu de hejmaj elektraj aparatoj proksimume 90 milionojn. Se oni ŝanĝos ilin kontraŭ la novaj, tio incitos konsumadon de pli ol 500 miliardoj da juanoj.

Li konigis, ke lastatempe la ĉina registaro decidis efektivigi rimedojn ŝanĝi malnovajn aŭtojn kaj hejmajn elektrajn aparatojn kontraŭ la novaj. Tio utilas al daŭra konsumado.