Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kaj la Korea Respubliko interŝanĝis opiniojn pri nuklea problemo de la korea duoninsulo kaj situacio de nordorienta Azio

La 13-an de julio Wu Dawei, vicministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, interŝanĝis kun oficistoj de la Korea Respubliko en Seulo opiniojn pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo kaj situacio de nordorienta Azio.

La du flankoj konsentis, ke ili strebas por defendi pacon kaj stabilecon de la regiono kaj persistas en realigo de sennukleo sur la korea duoninsulo per dialogoj. La du flankoj unuanime opiniis, ke la sesflanka intertraktado pri nuklea problemo de la korea duoninsulo restas efika platformo por solvi la nuklean problemon de la korea duoninsulo, kaj ili volas rekomenci la intertraktadon kune kun aliaj flankoj.

La Korea Respubliko esprimis la volon daŭrigi kontaktadon kaj dialogon kun la Korea Popol-Demokratia Respubliko, kaj tion subtenas Ĉinio.

La du flankoj konsentis daǔrigi komunikadon kaj kunordigon pri koncernaj aferoj surbaze de la strategiaj kunlabor-partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko.