Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Birdnesto akiris la premion Lubetkin

La Birdnesto -- Nacia Stadiono en Pekino, akiris la premion Lubetkin donitan de la Reĝa Instituto de Brita Arkitekturo (RIBA) en 2009.

Krom la Birdnesto, kandidatis por la premio ankaǔ la stacio n-ro 3 de la Pekina Internacia Flughaveno, Akva Kubo -- Nacia Naĝa Centro en Pekino, Muzeo Brandhorst en Munkeno kaj brita ambasadorejo en Srilanko.

La Birdnesto, dezajnita de mondfamaj svisaj kaj ĉina arkitekturistoj, akiris la premion, per sia unika stilo kaj kompleksa konstruado.

Sunand Prasad, prezidanto de RIBA, diris: "La Nacia Stadiono en Pekino sendube meritas la honoron, ĉar ĝi estas ne nur la plej influa konstruaĵo en 2008, sed ankaǔ simbolo de kreskanta Ĉinio."