Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Li Keqiang intervidiĝis kun Steven Chu, usona sekretario de energio

La 16-an de julio ĉina vicĉefministro Li Keqiang intervidiĝis en Pekino kun Steven Chu, usona sekretario de energio.

Li Keqiang diris, ke la ĉina registaro praktikas bazan politikon pri fuelo-ŝparado kaj mediprotektado, plenforte antaŭenpuŝas fuelo-ŝparadon kaj redukton de forcej-gasa ellasado, optimumigas la enegistrukturon, aktive disvolvas kaj utiligas purajn kaj renovigeblajn fuelojn, kaj subtenas industrion de novaj fueloj kiel la novan industrion strategian; Ĉinio persistas en la principo "komuna, sed distinga devo", kaj alprenas efikajn rimedojn por trakti la klimatan ŝanĝiĝon; kiel grandaj produktantoj kaj konsumantoj de energioj, Ĉinio kaj Usono devas plifortigi kunlaboron tiukampe, ĉar tio konformas al komunaj interesoj de la du landoj; ambaŭ landoj devas fari praktikeman kunlaboron pri puraj kaj altefikaj fueloj per propraj avantaĝoj kaj interkompletigeco, kaj antaŭenpuŝi la interrilatojn.

Steven Chu esperas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en esplorado kaj popularigo de purfuelaj teknikoj kaj plurflanke akceli disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.