Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Eknavigis grandskala oceanologia esplorado de Ĉinio

La 18-an de julio la ŝipo "Dayang n-ro 1" eknavigis de Kantono kaj komencis sian 21-an oceanologian esploradon de Ĉinio. Tio estas la plej grandskala, longtempa oceanologia esplorado kun plej multaj laborantoj, plej avangardaj sciencaj kaj teknologiaj rimedoj de Ĉinio.

En la eknaviga ceremonio Tao Chunhui, ĉefsciencisto de la oceanologia esplorado de Ĉinio, diris: "Ĉi-foje ni unuafoje uzos profundmaran sismografon, subakvan roboton nove kreitan, kaj aliajn altajn sciencajn kaj teknologiajn rimedojn, kio estas nova provo por la ŝipo, laborantoj, teknologiaj ekipaĵoj kaj administrado de la vojaĝo." Laǔ konigo de respondeculo de la Ŝtata Oceana Administracio, la esploradon partoprenas 308 laborantoj el 33 ĉinaj kaj alilandaj institutoj.

La ŝipo navigos 35 mil marmejlojn en 318 tagoj kaj revenos al Qingdao en la 31-a de majo, 2010.