Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Senĉese firmigu kaj disvolvu unuecajn, interhelpajn kaj harmoniajn rilatojn inter la nacioj de Ĉinio

Antaŭ nelonge Du Qinglin, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris, ke Ĉinio senĉese firmigos kaj disvolvos unuecajn, interhelpajn kaj harmoniajn socialismajn rilatojn inter siaj nacioj.

Inspektante laborojn en Gansu kaj Qinghai, Du Qinglin diris, ke solidareco de diversaj nacioj estas la fundamenta premiso de kunaj disvolviĝo kaj prospero kaj grava bazo por protektado de la ŝtata unueco kaj socia stabileco. Li diris ankaŭ, ke disvolviĝo de la nacimalplimultaj regionoj de Ĉinio en la pasintaj 60 jaroj atestas, ke la politiko de Ĉinio pri nacimalplimultoj estas ĝusta, kaj la aŭtonomeco de la nacimalplimultaj regionoj estas fundamenta politika sistemo konforma al la stato de Ĉinio, kaj oni devas senŝanceliĝe priinsisti kaj perfektigi ĝin.