Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Tri antikvaj konstruaĵoj de Tibeto estos finriparitaj

La 20-an de julio Yu Dawa, estro de la Tibeta Administracio pri Historiaj Objektoj, konigis, ke de la fino de aǔgusto ĝis la mezo de septembro okazos en Lhasa ceremonioj por soleni finriparadon de la tri antikvaj konstruaĵoj, nome Potala-Palaco, Norbu Lingka kaj Sagya. Tio estas granda projekto por ripari antikvajn konstruaĵojn de Tibeto farita de la centra registaro. Tiam finiĝos la riparado daǔranta sep jarojn.

Laǔ antaǔkalkulo la investo al la riparado de la konstruaĵoj estis 330 milionoj da juanoj, sed pro danĝeroj nove trovitaj dum la riparado la efektiva totala investo superis 380 milionojn da juanoj.

Ekkonstruita de la sepa jarcento, Potala-Palaco enskribiĝis kiel monda kultura heredaĵo; Norbu Lingka, ekkonstruita en 1751, estas granda ĝardeno kun la plej alta altitudo, kaj Sagya, ĉefa templo de la tibeta budhismo Sagya, portas ankaǔ la nomon "la dua Dunhuang" pro abundo da sutroj kaj raraj historiaj objektoj.