La 19-an de januaro brazila prezidento Luiz Inacio
Lula da Silva intervidiĝis kun ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi,
kiu faras viziton al Brazilo. La du flankoj esprimis, ke ili pluapaŝe
profundigos la strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter
la du landoj.
Yang Jiechi diris, ke dank' al atento de la dulandaj
gvidantoj kaj klopodo de la du flankoj, la rilatoj inter la du landoj
akiris grandan progreson en la lastaj jaroj. En la nuna komplika
internacia situacio, la du landoj devas daŭre trakti la dulandajn
interrilatojn el strategia kaj longperioda vidpunkto, daŭre teni
komunikadon de altranguloj, pluapaŝe profundigi reciprokan konfidon
en politiko, intensigi reciprok-utilan kunlaboron en komercado,
investado, financo, humanismo, sciencoj kaj teknologioj, antaŭenpuŝi
kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj, kune alfronti la
internacian financan krizon, progresigi la dulandajn strategiajn
partnerajn kunlaborojn kaj fari pozitivajn kontribuojn por disvolvo
de la kompleta partnereco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj por
paco kaj disvolvo de la mondo.
Luiz Inacio Lula da Silva diris, ke Brazilo volontas
kune kun Ĉinio intensigi la altrangan komunikadon, disvastigi kunlaboron
en la kampoj de komercado, sciencoj kaj teknologioj, fortigi kunordigon
kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj profundigi
la strategiajn partnerajn rilatojn de la du landoj.
|