Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Videblos en Ĉinio plena eklipso de la suno

Plena eklipso de la suno en Xinjiang, 2008

La 20-an de julio la ĉina observatorio Zijinshan raportis, ke en la 22-a videblos en Ĉinio plena eklipso de la suno. La zono por la eklipso komenciĝos de la Yunnan-Tibeta regiono kaj trapasos la basenon de Yangzi-rivero. La maksimuma tempo por la observado en Ĉinio daŭros 6 minutojn kaj 1 sekundon, la plej longa tempo en la 21-a jarcento.

S-ro Ji Haisheng, esploristo de la observatorio, konigis, ke la ĉi-foja plena eklipso de la suno atingos Ĉinion el la ĉina-hinda landlimo kaj eniros en Pacifikon de Zhejiang kaj Ŝanhajo.