 La 20-an de julio vicproparolanto de la ĝenerala sekretario de UN anoncis en Nov-Jorko, ke Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, vizitos Ĉinion en la 23-26-a de julio kaj parolos pri klimataj ŝanĝiĝoj.
Tio estos la tria vizito de Ban Ki-moon kiel ĝenerala sekretario de UN al Ĉinio. La du flankoj diskutos pri klimataj ŝanĝiĝoj kaj aliaj tutmondecaj problemoj. Dume Ban Ki-moon ĉeestos agadojn rilatajn al klimataj ŝanĝiĝoj, inkluzive de propagando por disvolvi fuelo-ŝparan teknologion, kaj produkti kaj uzi elektro-ŝparajn ampolojn en Ĉinio.
Post vizito al Ĉinio, Ban Ki-moon faros viziton ankaŭ al Mongolio.
|