Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Junuloj de la Korea Respubliko, Ĉinio kaj Japanio renkontiĝis en Seulo

En la ceremonio de la renkontiĝo

La 21-an de julio 300 junuloj de la Korea Respubliko, Ĉinio kaj Japanio kolektiĝis en Seulo kaj komencis sian unu-semajnan kunloĝadon.

La agado estis farita por realigi la akordon de ŝtatestroj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, cele antaǔenigi interŝanĝojn de la 3-landaj junularoj. Ekde la jaro 2007 la agado okazis en Ĉinio kaj Japanio respektive.

Korea respondeculo de la agado diris, ke oni esperas, ke la agado utilos al profundigo de la amikeco inter la 3-landaj junuloj, konstruo de partneraj rilatoj por la estonteco, kaj solidigo de la socia bazo de paco kaj disvolvo de la koncernaj regionoj.

Dume ili okazigas seminariojn pri partopreno en la socio, kultura interŝanĝo kaj reta kulturo, kaj diskutas pri la rolo de junuloj en kunlaboro de la 3 landoj.