Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis la Projekton pri Revigligo de la Kultura Industrio

La 22-an de julio ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis regulan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj post diskutado la kunveno principe aprobis la Projekton pri Revigligo de la Kultura Industrio.

La kunveno emfazis pluapaŝe altigi la kapablon de kultura nov-kreado, persisti en akcelado de disvolvo de la ĉina nacia kulturo kun ensorbo de la mondaj progresintaj kulturoj kaj en irado sur la vojo de disvolvado de la kultura industrio kun la ĉinaj trajtoj, pligrandigi skalon de la industrio kaj plifortigi la konkuran povon.