Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Yang Jiechi ĉeestis Regionan Forumon de Eksteraferaj Ministroj de ASAL

La 22-an de julio en Phuket, Tajlando okazis Regiona Forumo de Eksteraferaj Ministroj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL). Ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi ĉeestis ĝin kaj faris paroladon.

Yang diris, ke fronte al la komplikaj kaj profundaj ŝanĝiĝoj de internacia situacio kaj puŝo de la internacia financa krizo, Ĉinio kaj ASAL faris defiojn ŝancoj kaj akiris novajn progresojn en la kunlaboroj de la du flankoj: intensigis politikan reciprokan konfidon, firmigis kunlaboran konfidon, plenumis investan intertraktadon por konstrui liberan komercan zonon de Ĉinio kaj ASAL; faciligis komercan proceson por rezisti kontraǔ la financa risko; antaǔenigis pragmatan kunlaboron en la kampoj agrikultura, energia, mediprotekta, grena, kaj energi-sekureca.

Yang diris, ke Ĉinio kaj ASAL havas solidan bazon kaj grandan latentan forton en kunlaboroj. En la nuna situacio, Ĉinio fortigas interŝanĝon kaj kunlaboron kun ASAL, kaj strebas por tutflanke finkonstrui liberan komercan zonon de Ĉinio kaj ASAL en la difinita tempo en 2010. Ambaǔ flankoj akcelos kunlaborojn en dogano, kvalitokontrolo kaj financo, plie disvolvos konstruadon de ŝoseoj, fervojoj, akvvojo, aviado kaj inform-komunikado; multigos regionajn kunlaborojn en la baseno de granda Mekong, oriento de ASAL-landoj kaj tut-Beibu-golfo, por efektivigi plenan disvolvon de kunlaboro inter Ĉinio kaj ASAL.