Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Komenciĝis dua periodo de ĉina-rusa kontraŭterorisma militmanovro

Je la 10-a matene de la 23-a de julio trupoj de la ĉina-rusa kontraŭterorisma militmanovro Paca Misio, 2009 komencis batalpraktikon en kombina taktika trejnejo de la Shenyang-a Milita Regiono en Taonan. Tio markis, ke la militmanovro iris en la preparan periodon de kampanjo.

Al la militmanovro aliĝis teraj kaj aeraj trupoj de la du landoj kun 2600 armeanoj. En la prepara periodo de kampanjo la trupoj sin ekzercas per decido pri batalo, ellaborado de kampanja plano kaj organizado de kampanja kunagado, kaj en la kampanja praktiko ili sin ekzercas per kuna blokado, tridimensia trarompado, elimino kaj sieĝado de malamikoj.