Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Chui Sai On elektiĝis kiel nova ĉefo de la Maka-a Speciala Administra Regiono

La 26-an de julio okazis en la sporthalo por la orientazia sportkunveno en Makao la elektado de la triasesia ĉefo de la Maka-a Speciala Administra Regiono. Chui Sai On sukcese elektiĝis kiel la nova ĉefo de la Maka-a Speciala Administra Regiono per 282 voĉoj.

297 membroj de la elekta komitato partoprenis la voĉdonadon. Chu Kin, prezidanto de la komitato por elekti la ĉefon de la Maka-a Speciala Administra Regiono, anoncis post unu-horaj voĉdonado kaj voĉkalkulado, ke Chui Sai On akiris 282 voĉojn, kiuj konsistigas pli ol duonon de la tuta membraro.

Laǔ la Baza Leĝo de la Maka-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, la ĉefo de la Maka-a Speciala Administra Regiono, elektita de la elekta komitato, estos nomumita de la centra popola registaro. La oficdaǔro de la triasesia ĉefo estos de la 20-a de decembro 2009 ĝis la 19-a de decembro 2014.