Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kaj Rusio akordiĝis por solvi la problemon pri fermo de bazaro Cherkizovsky

Gao Hucheng, estro de la ekonomia kaj komerca delegacio de la ĉina registaro kaj ĉina komerca vicministro, diris en la gazetara konferenco okazinta la 25-an de julio en la ĉina ambasadorejo en Rusio, ke en Moskvo la ĉina delegacio faris traktadon kun la rusa flanko rilate fermon de la moskva bazaro Cherkizovsky fare de Rusio, kaj post amika interkonsiliĝo la du flankoj venis en akordon por bone trakti la problemon.

Gao Hucheng diris, ke la du flankoj atingis tri komunajn opiniojn: disvolvu plu ĉina-rusan strategian kunlaboran partnerecon, pliprofundigu la ĉina-rusan kunlaboron pri ekonomio kaj komerco kaj bone solvu la problemon pri fermo de la bazaro per amika interkonsiliĝo.