Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la Mond-ĉampioneca Konkurso pri Magio

La 26-an de julio inaŭguriĝis en Pekino la Mond-ĉampioneca Konkurso pri Magio de la Internacia Federacio de Magiaj Societoj (IFMS) en 2009. Tio estas la unua fojo por IFMS okazigi sian konkurson en evoluanta lando de post sia naskiĝo antaŭ 60 jaroj. La konkurso, preparita jam tri jarojn kaj gastigata de la Ĉina Kultura Ministerio, Ĉina Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj kaj la Pekina Registaro, altiris al si 2500 partoprenantojn el 66 landoj kaj regionoj.

Laǔ aranĝo de IFMS, la 26-31-an de julio okazas la konkurso kun 100 programoj de magioj scenejaj kaj proksimaj. Oni rivalas en kvar konkursejoj de scenejaj magioj kaj tri konkursejoj de proksimaj magioj. Samtempe Jeff Mcbride, Henry Evans kaj aliaj ĉirkaǔ dek mondfamaj magiistoj gvidas 14 kursojn.

Pli ol 70 komercistoj el 24 landoj kaj regionoj montras la plej novajn scenejajn akcesoraĵojn, librojn kaj DVD-ojn pri magioj en la magi-foiro okazanta samtempe. Foto-ekspozicio pri ĉinaj magioj klarigas longan historion kaj prosperan estantecon de la ĉinaj magioj. Usona magiisto Rocco prezentas personan magion. Majstro-magiistoj Juan Tamariz, Lennart Green kaj aliaj faras prezentadon en magio-salono.