En la 20-a de januaro okazis en Pekino la 3-a dialogo
de financaj ministroj de Ĉinio kaj Rusio. La dialogon kune prezidis
ĉina financa ministro Xie Xuren kaj rusa financa ministro Alexei
Kudrin.
En la kunveno la du ministroj faris interŝanĝon pri
financa situacio en Ĉinio, Rusio kaj la tuta mondo, pri influo de
financa krizo al la du landoj, pri rimedoj prenataj kaj prenotaj
de la du landoj por alfronti la krizon kaj pri intensigo de kunlaboro
de la du landoj en la internacia financa kampo.
|