Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Jia Qinglin intervidiĝis kun delegacio de la Taiwan-a Societo de Kredantoj de Mazu-diino

La 27-an de julio Jia Qinglin, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, intervidiĝis en Pekino kun la de sinjoro Zheng Mingkun gvidata delegacio de la Taiwan-a Societo de Kredantoj de Mazu-diino.

Jia Qinglin diris, ke de majo de la lasta jaro la rilatoj ambaŭflanke de la Taiwan-a markolo rapide disvolviĝas dank' al penado de samlandanoj de la du bordoj kaj tendencas al brila estonteco de paca disvolviĝo; antaŭenpuŝi disvolviĝon de la interrilatoj estas komuna deziro kaj historia devo de la samlandanoj de la du bordoj.