Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pekina turismo leviĝas malgraŭ malfavora financa situacio

Malgraŭ la kontinua disvastiĝo de la internacia financa krizo kaj la gripo A/H1N1, la pekina turismo leviĝas plu. La 28-an de julio s-ino Zhang Huiguang, estro de la Turisma Administracio de Pekino, diris, ke en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro kreskis la nombro de turistoj al Pekino kaj tiu de la turisma enspezo.

Ŝi diris, ke ĝis la fino de junio, la totala nombro de enlandaj turistoj al Pekino superis 85 milionojn da homfojoj, je 21.4% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj la totala enlanda turisma enspezo atingis 113.66 miliardojn da juanoj, je 19.1% pli multe ol tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.