Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Rapidiĝis en Ĉinio la konstruado konduki sudan akvon norden

La 29-an de julio startis en la provinco Henan konstruado por konduki sudan akvon al la nordo. Henan sin trovas en la meza parto de la akvokonduka konstruado.

En la jaro 2002 Ĉinio komencis la konstruadon konduki sudan akvon norden kun la totala investo de 500 miliardoj da juanoj por mildigi la seriozan nesufiĉecon de akvo en la nordo. La tuta konstruado konsistas el la akvoduktoj orienta, meza kaj okcidenta. La meza dukto kondukos akvon de la provinco Hubei al Pekino kaj al la municipo Tianjin.