Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Konfido-indico de ĉinaj konsumantoj okupas la 6-an lokon en la mondo

La 30-an de julio la kompanio Nielson publikigis rezulton de la enketo pri konfido de konsumantoj. Laŭ la rezulto, la konfido-indico de ĉinaj konsumantoj pliiĝis je 6 procentopunktoj kompare kun tiu de la lasta enketo farita en la unua trimestro de la kuranta jaro, kaj altiĝis de la 10-a loko al la 6-a en la mondo.

La enketo montris, ke la bona anticipo de ĉinaj konsumantoj pri la perspektivo de dungado estas la ĉefa motoro altigi la konfido-indicon; duono de la ĉinaj konsumantoj donis "tre bonan" aŭ "bonan" takson al la loka dungado, kaj tiu ĉi kvanto altiĝis je 22 procentopunktoj kompare kun tiu antaŭ 3 monatoj.