Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Negoca sumo de hejm-servo atingas 160 miliardojn da juanoj ĉiujare

Oni konigis, ke la jara negoca sumo de hejm-servo de Ĉinio jam atingis 160 miliardojn da juanoj, kaj la hejm-servo jam funkcias kiel unu el la ĉefaj flankoj por vastigi internan bezonadon kaj pliigi laborpostenojn.

De la lastaj jaroj Ĉinio aktive disvolvas hejm-servon kaj pro tio ĝi jam estas relative grandskala kun multaj potencialoj. Nun funkcias en Ĉinio pli ol 500 mil hejmservaj entreprenoj kaj pli ol 15 milionoj da hejmservistoj.