Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Fondiĝis la 5-a inĝeniera bataliono de pac-defenda trupo de Ĉinio al Libano

Laŭ peto de UN kaj post sankcio de la Centra Milita Komitato de Ĉinio, fondiĝis, la 20-an de januaro en Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, la inĝeniera bataliono de la pac-defenda trupo de Ĉinio al Libano.

Tio estas la 5-a pac-defenda trupo de Ĉinio al Libano por plenumi pac-defendajn taskojn de UN. La bataliono konsistas el rotoj minbalaa, konstrua, instalaĵo-konserva, sinteze garantia kaj hospitalo. La bataliono, kiel parto de provizora pac-defenda trupo de UN al Libano, estos dispoziciata en landlima regiono ĉe suda Libano, plenumos taskojn de minbalaado, konstruado kaj protektado de vojoj, aviadilo-parkadejoj kaj defendaj fortikaĵoj en taska periodo, kaj ankaŭ liveros humanisman helpon al suda Libano.

Laŭdire, tiu ĉi trupo flugos al Libano en februaro.