Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina speciala delegito vizitis Niĝerion

La 3-an de aŭgusto Liu Guijin, speciala delegito de la ĉina registaro pri afrikaj aferoj, kaj tiu de Yang Jiechi, la ĉina ministro de eksteraj aferoj, intervidiĝis en la niĝeria ĉefurbo Abuja kun Usman Bayero Nafada, vicprezidanto de la niĝeria Ĉambro de Reprezentantoj, kaj Alhaji Jibril Maigari, niĝeria ministro de eksteraj aferoj respektive.

Liu Guijin diris, ke Niĝerio estas granda lando, ankaŭ unu el la malmultaj afrikaj landoj, kiuj establis la strategiajn partnerajn rilatojn kun Ĉinio. La ĉina registaro alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Niĝerio, volas fortigi komunikiĝon kun la niĝeria flanko kaj puŝi la duflankajn rilatojn plue disvolviĝi sane kaj stabile.