Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Prezleviĝo de akvo estas varme diskutata surrete

En la kuranta jaro nemalmultaj ĉinaj urboj altigis la prezon de akvo kaj en iuj urboj okazas aŭskultado de opinioj pri la problemo. Pri tio retumantoj varme diskutas kaj prezentas siajn opiniojn.

Ĝis la 15-a horo de la 4-a de aŭgusto aperis en la retejo Sina preskaŭ 30 mil komentoj pri la altigo de la akva prezo. En retejo Popolo pli ol 31 mil retumantoj partoprenis en la koncerna enketado. Inter ili pli ol 60% oponas altigon de la akva prezo; dum la aprobantoj konsideras ŝparadon de fueloj.