La 5-an de aŭgusto Yu Qingtai, speciala intertraktada reprezentanto pri klimataj ŝanĝiĝoj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, esprimis en la gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke Ĉinio akiris elstaran atingon pri redukto de ellaso de karbona dioksido kaj daŭre klopodos por tion fari.
Li diris, ke ĉiuj membroj de la internacia komunumo, precipe la evoluintaj landoj, devas montri sufiĉan politikan sincerecon, efektive plenumi siajn promesojn kaj kiel eble plej frue praktiki la tutmondan konvencion pri ellasolimigo de varmdoma gaso.
|